CHECK AGAINST DELIVERY.

 

(ENGLISH VERSION BELOW)

 

Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj

Mi volas danki al ĉi-tiu komuna konferenco de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj la Germana Esperanto-Asocio por la invito partopreni.
Ĉi-jare ni festas la centjariĝon de la morto de d-ro Ludoviko Zamenhof, pensulo, poeto kaj viziulo, la iniciatinto de Esperanto, kiu estis agnoskita de UNESKO en 1959 (mil naŭcent kvindek naŭ) kiel "unu el la grandaj personecoj de la homaro". Esperanto nun aĝas 130 (cent trikek) jarojn kaj estas en ĉiutaga uzo en pli ol 120 (cent dudek) landoj, kaj estas pli ol 1.500 (mil kvincent) stratoj tra la mondo kiuj nomiĝas "Esperanto" aŭ "Zamenhof". Kiel litovo, kuracisto kiel D-ro Zamenhof, kaj kiel parolanto de Esperanto, estas por mi granda plezuro paroli ĉi tie.

Umberto Eco iam skribis: “Homoj ĉiam perceptas Esperanton kiel la proponon de iu ilo. Ili scias nenion pri la idealo kiu vivigas ĝin. Tamen estas la biografio de Zamenhof kiu sorĉis min. Endas pli bone konatigi tiun aspekton."

Mi ŝatus paroli pri kelkaj aspektoj de la vivo kaj verkoj de Zamenhof. Li estis ŝatata kuracisto kaj okulisto, kiu traktis malriĉulojn senpage. La fakto ke li iniciatis la solan vivantan lingvon, kies naskiĝdaton kaj lokon, la 26-an de julio 1887 (dudek sesan de julio mil okcent okdek sep) en Varsovio, estas konata, aparte de esperantistoj. Oni ofte forgesas, ke estis pli ol 900 provoj dum la historio por krei komunan lingvon por la homaro - ĉiuj el ili malsukcesis krom la provo de Zamenhof! Tamen, mia ĉefa temo hodiaŭ estos la pli politika atingo de Zamenhof, kiel antaŭulo de homaj rajtoj kaj kiel pasia defendanto de paco, la plej baza homa rajto. Por kompreni la kontribuon de Zamenhof en ĉi tiu kampo, endas diri kelkajn vortojn pri la historiaj cirkonstancoj en la 19-a jarcento en la parto de Eŭropo de kiu li venis.
Zamenhof estis judo kiu naskiĝis en Bjalistoko la 15-an (dekkvinan) de decembro 1859 (mil okcent kvindek naŭ). Bjalistoko estas nun en orienta Pollando, sed tiam ĝi troviĝis en la litova provinco de la Rusa Imperio. Liaj ligoj kun Litovio estas multaj, interalie ke li edziĝis kun knabino de Kaunas, Klara Zilbernik. Dum la juneco de Zamenhof Bjalistoko estis urbo de 30.000 loĝantoj kaj estis tre plurlingva: la rusa, la germana, la pola, la belorusa, eĉ la litova, aŭdiĝis en ĝiaj stratoj. La plimulta lingvo estis la jida, ĉar ĉirkaŭ du trionoj de la tiama loĝantaro de Bjalistoko estis judoj.  Zamenhof estis frapita per la manko de kompreno, kiu kaŭzis konstantan malamikecon kaj konfliktojn inter la lingvokomunumoj. Kelkfoje tiuj konfliktoj estis perfortaj. Ili ne komprenis la lingvon de la najbaro. Tial Zamenhof sentis ke la unua paŝo al repacigo kaj paco estus havigi al ili komunikilon - lingvo, tre facile lernebla, kie  ĉiuj povus renkontiĝi kiel egaluloj kaj kie la fortuloj ne plu altrudus sian lingvon al la aliaj.

La kerna inspiro de la vivlaboro de Zamenhof estis anstataŭigi konflikton kaj militon per paco, harmonio kaj kunlaboro. La lingvo kiun li iniciatis, Esperanto, estis nur ilo, kvankam grava ilo, por atingi tiun celon. En 1915 Zamenhof publikigis sian Alvokon  al la Diplomatoj en kiu li ellaboris kelkajn principojn por ke la paco kiu sekvos la Unuan Mondmiliton ne estu nur portempa batalhalto, sed daŭripova paco. Du principoj estas signifaj: la egaleco, aŭ egaleco de estimo, de ĉiuj landoj kaj de la etnoj ene de ĉiuj landoj; kaj alvokon por la starigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiu devus havi supernacian Eŭropan Kortumon por certigi ke ĉiu nacia registaro kaj ĉiujn civitanojn respektu la konsentitajn regulojn.  Jen kiel Zamenhof esprimiĝis per propraj vortoj:

Memoru, memoru, memoru, ke le sola maniero. por atingi tian pacon estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. 

En tre reala senco, la klarvida Zamenhof antaŭvidis la Eŭropan Union, pli ol 40 jarojn antaŭ la komenco de eŭropa integriĝo. Tragike, Eŭropo devis suferi alian mondmiliton, multe pli terura ol la unua, antaŭ ol la plimulto fine komprenis, ke oni leĝe-devigebla kondutkodo necesas inter nacioj kiel inter unuopuloj, kaj ke senbrida nacia suvereneco nepre kondukas al milito. Zamenhof klare antaŭvidis tion en sia Alvoko al la Diplomatoj, sed oni ne atentis liajn avertojn.

Kritikistoj de Zamenhof kelkfoje aserti ke li estis kontraŭpatriota, kaj ke li volas anstataŭigi naciojn per senforma, sentradicia homaro. Fakte, li tre klare disigis la sencon de vera patriotismo - amo al la propra lando - de ŝovinismo – malŝato kaj eĉ  malamo por aliaj landoj. Patriotismon li laŭdis, skribante poezie pri sia "kara Litovujo; sed ŝovinismon la kutime milda Zamenhof kondamnis ege forte:

Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo. 

La skota poeto William Auld, bazigis sian ofte tradukatan poemon en Esperanto, La Infana Raso, je la ideo ke la plej multaj el niaj nunaj militoj kaj konfliktoj montras ke la homaro kondutas sin kiel 2-jaraĝa infano, kiu insistas pri siaj propraj interesoj sed ignoras la interesojn de ĉiuj aliaj. Iu ajn kiu havis infanojn konas la grandegan evoluon de ilia konduto inter la aĝoj de 2 kaj 3. Kiam temas pri la tuta homaro, tamen, klaras ke granda parto de tiu evoluo ankoraŭ ne okazis. Zamenhof komprenis, ke se la paco devos esti daŭra, ĝi devos baziĝi je justeco. Li vidis klare ke maljusto kondukas al rankoro kaj venĝemo, kiuj frue aŭ malfrue kondutas al konflikto. Lia ideo de justeco entenis ankaŭ lingvan justecon, kaj en tiu senco li estis multe pli moderna ol nia hodiaŭa socio. Zamenhof vidis ke le uzo de iu ajn etna lingvo kiel lingua franca - ĉu la angla, la franca, la germana aŭ la ĉina – kunportas nemeritajn, dumvivajn privilegiojn por la denaskaj parolantoj de tiu lingvo, kaj metas la plejmulton de la homaro je dumviva kaj maljusta malavantaĝo.

En la ĉi-supra senco Zamenhof antaŭeniras sian tempon per jarcentoj. Eĉ nun, 100 jarojn post lia morto, granda parto de la homaro ankoraŭ ne komprenas liajn radikalajn ideojn. Li substrekis la fundamentan unuecon de la homa raso. Liaj ideoj entenis ankaŭ la religian sferon, kie li proponis ke, kompreneble ĉiuj rajtas kredi, aŭ ne kredi, kaj ke ĉiuj religioj rajtas konservi ĉiujn detalojn de la propra doktrino, pli bonus por la homaro, se religioj substrekus la komunajn trajtojn kaj ne la aferojn kie ili malkonsentas. 

Mi finiĝas per kelkaj versoj de la fama Zamenhofa Preĝo sub la verda standardo, kiu bone esprimi bone la internan ideon, la idealon kiu vivigis Esperanton kaj helpis ĝin disvastiĝi al ĉiuj partoj de la la mondo dum kvin generacioj. Je la unua Esperanto-konferenco en Bulonjo sur Mer en 1905 tio estis la plej polemika elemento en la parolado de Zamenhof. La francaj Esperantistoj, kiuj timis kontraŭjudismon post la Afero Dreyfus, insistis ke Zamenhof preterlasu la finan strofon, kaj aparte la sekvajn versojn:  

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj

ni ĉiuj de Di' estas filoj

Zamenhof konsentis ne legi tiun strofon, kontrau sia pli bona juĝo. Nuntempe, 112 jarojn poste, la zamenhofa alvoko al unueco kaj paco inter kristanoj, judoj kaj islamanoj, inter homoj de ĉiuj religioj kaj de neniu religio, estas pli grava ol iam ajn.  

Ni povas gajni tre multe de la studado de la verkoj de Zamenhof, ne nur pri Esperanto, sed antaŭ ĉio pri la profunda ŝanĝo de homa konduto kiun li opiniis necesa por certigi la pacan kunvivadon de nacioj. Kiel Eŭropa Komisionano por Sano, estas por mi granda honoro esti kun vi hodiaŭ por honorigi tiun grandan homon, kaj por ke ni alprenu kiel niajn proprajn la idealojn de paco kaj justeco por kiuj li donis sian tutan vivon.

 

ENGLISH VERSION

Zamenhof – human rights pioneer

I wish to thank this joint conference of the European Esperanto Union and the German Esperanto Association for the invitation to participate.  

This year we commemorate the 100th centenary of the death of Dr Ludwig Zamenhof, thinker, poet and visionary, the initiator of Esperanto, who was recognised by UNESCO in 1959 as “one of the great personalities of humanity”. Esperanto is now 130 years old and in daily use in over 120 countries, and there are some 1,500 streets throughout the world called “Esperanto” or “Zamenhof”.  As a Lithuanian, a medical doctor like Dr Zamenhof, and as a speaker of Esperanto, it gives me great pleasure to speak here. 

Umberto Eco once wrote: 

"People still see Esperanto as the proposal of an instrument. They know nothing of the ideal which brings it to life. It is the biography of Zamenhof, however, that enchanted me. We need to make that aspect better known."

I would like to speak on a number of aspects of the life and works of Zamenhof.  He was a popular doctor and eye specialist, who treated the poor for free when they lacked the money to pay him. The fact that he initiated the only living language which has a date and place of birth, 26 July 1887 in Warsaw, is well-known, particularly to the Esperantistoj, to whom I am speaking today. It is often forgotten that there were over 900 attempts throughout history to produce a common language for mankind – all of them failed except that of Zamenhof! However, my main theme today will be the more political achievement of Zamenhof, as a pioneer of human rights and as a passionate defender of peace, that most basic of  human rights. To understand Zamenhof’s contribution in this area, it is necessary to say a few words about the historical situation in the 19th Century in the part of Europe from which he came.

Zamenhof was Jewish and was born in Białystok on 15 December 1859.  Białystok is now in eastern Poland, but at the time of his birth it was in the Lithuanian province of the Russian Empire.  His connections with Lithuania were many, not least of which he married a girl from Kaunas, Klara Silbernik. In Zamenhof’s youth Białystok was a city of some 30,000 and was very multilingual: Russian, German, Polish, Belarusian, even some Lithuanian, could be heard on its streets.  The majority language was Yiddish, as Jews formed about two-thirds of its inhabitants.  Zamenhof was struck by the lack of understanding, which led to constant hostility and conflict between the language communities.  This sometimes turned to violence. They did not speak each other’s languages. Therefore Zamenhof felt that the first step toward peace and reconciliation was to provide them with a means of communication – a language, very easily learned, where all could meet as equals and where the strong would no longer impose their language on the weak. 

The core inspiration for Zamenhof’s life work was to replace conflict and war with peace, harmony and cooperation.  The language he initiated, Esperanto, was merely an instrument, though an important instrument, in pursuit of this goal. In 1915 Zamenhof published his Appeal to the Diplomats (Alvoko al la Diplomatoj) in which he outlined a number of principles so that the peace which would follow World War I would not be merely a temporary ceasefire, but would be lasting.  Two principles are particularly important:  the equality, or parity of esteem, of all countries, and of ethnic groups within countries; and a call for the establishment of a United States of Europe, which would have a supranational European Court of Justice to ensure that all national governments, and all citizens, would respect the rules which had been agreed.  The underlying motivation is thus expressed in Zamenhof’s own words:

Remember, remember, remember that the only way to bring peace is to eliminate, once and for all, the main cause of wars, that barbarian leftover from pre-civilisation times, the rule of some peoples over other peoples.

In a very real sense, the far-seeing Zamenhof anticipated the European Union, over 40 years before European integration began. Tragically, Europe had to endure another World War, far worse than the first, before the majority finally understood that a legally-enforceable code of conduct is as necessary between nations as it is between individuals, and that unfettered national sovereignty leads inevitably to war.  Zamenhof clearly foresaw this in his Appeal to the Diplomats, but his warnings were ignored. 

Critics of Zamenhof sometimes assert that he was unpatriotic, and that he wished to replace nations by an amorphous, tradition-less human race. In fact, he very clearly distinguished patriotism – love of one’s own country – from chauvinism – dislike and even hatred for other countries.  The former he praised, writing poetically of his “beloved Lithuania” (mia kara Litovujo); the latter the normally mild-mannered Zamenhof condemned in the strongest terms: 

Accursed, a thousand times accursed, is hatred between peoples (Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo)

The Scottish poet, William Auld, based his long poem in Esperanto La Infana Raso (The Infant Race) on the idea that most of our present wars and conflicts show that the human race is behaving like a 2-year-old child, who insists on its own interests while ignoring the interests of everybody else. Anybody who has raised children will be familiar with the huge development in their behaviour which takes place between the ages of 2 and 3.  At the level of the human race, however, it is clear that much of this development has yet to take place. Zamenhof understood that if peace is to be lasting, it has to be based on fairness and on justice.  He saw clearly that injustice led to resentment, which sooner or later spilled over into conflict.  His idea of justice extended to linguistic justice, and in this sense he was far more modern than our present-day society.  Zamenhof saw that the use of any ethnic language as a lingua franca – whether it be English, French, German or Chinese – conferred unearned, lifelong privileges on the native speakers of that language, and put the majority of mankind at a permanent, and unjust, disadvantage. 

In the above senses Zamenhof was far ahead of his time.  Even now, 100 years after his death, much of mankind has not yet understood these radical ideas. He emphasised the fundamental unity of the human race. His ideas extended to the religious sphere, where he proposed that while everybody had a right to believe, or not to believe, and that all religions had the right to retain all details of their own doctrines, it would be more beneficial for mankind if religions could stress that which they all have in common rather than what divided them. 

I end with a few lines from Zamenhof’s famous Preĝo sub la verda standardo/Prayer beneath the Green Banner, which expresses well the ideal which has kept Esperanto alive and gradually expanding throughout the world for five generations.  At the first Esperanto conference in Boulogne sur Mer in 1905 it was the most controversial element in Zamenhof’s address.  The French Esperanto speakers, fearful of antisemitism in the wake of the Dreyfus Affair, insisted that Zamenhof leave out the final verse, and particularly the lines

Christians, Jews or Muslims,
We are all children of God.

Zamenhof agreed not to read this verse, against his better judgment.  Some 112 years later, Zamenhof’s call for unity and peace between Christians, Jews and Muslims, for those of all religions and of none, remains very relevant indeed. 

We have much to gain from a study of the writings of Zamenhof, not only about Esperanto, but about the changes in human behaviour which he saw as necessary to ensure that nations could live in peace.  It is my pleasure, as European Commissioner for Health, to stand with you today as we honour this great man, and as we rededicate ourselves to the ideals of peace and justice for which he lived.